Malta liro | |
---|---|
eksvaluto • liro • pundo | |
Ŝtato: | Malto |
Subdivido: | 100 cendoj, 1000 Mils |
Kodo laŭ ISO 4217: | MTL |
Mallongigo: | £, Lm |
Ŝanĝokurzo | 1 EUR = 0,4293 MTL 1 MTL = 2,3295 EUR (fiksa) |
La malta liro (malte: Lira Maltija, Lm., £, ISO-kodo: MTL) ĝis la 31-a de decembro 2007 estis la valuto de la insula ŝtato Malto: Ekde la 1-a de januaro 2008 la oficiala pagilo en Malto estas la komuna eŭropa valuto Eŭro. Unu liro egalvaloris al 100 cendoj kaj al 1000 Mils.
La malta liro estis la posteula valuto de la «malta pundo», kaj iuj insulanoj daŭre nomis la ŝtatan valuton «pundo».
Monbiletoj ekzistis en valoro de 20, 10, 5 kaj 2 Lm, moneroj en valoro de 1 Lm, 50, 25, 10, 5, 2 kaj 1 cendoj.
Ĝis la jaro 1981 produktiĝis ankaŭ moneroj en valoro de 2, 3 kaj 5 Mils.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search